Hispanio kaj Kubo: impulsi la reciprokajn rilatojn.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-09-03 09:56:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La  prezidanto de la Kongreso de Hispanio, Jesús Posada, alvenis al Havano akompanate de deputitoj de la Popola Partio (PP), Socialista Partio (PSOE) kaj Unuiĝinta Maldekstro (IU) por plenumi oficialan viziton institucian kun la celo impulsi la reciprokajn rilatojn.

Posada kaj la parlamentantoj kiuj akompanas lin estis akceptitaj en la internacia flughaveno José Martí de la ĉefurbo flanke de José Luis Toledo Santander, prezidanto de la komisiono pri konstituciaj kaj juraj aferoj de la nacia parlamento.

La delegitaron hispanan formas la sekretario unua de la Ĉambro, Ignacio Gil Lázaro (PP); la sekretariino tria, Teresa Cunillera (PSOE) kaj la anoncisto de la Plurala Maldekstro kaj ĝenerala sekretario de la komunista partio (PCE), José Luis Centella.

Ili restos en la insulo ĝis sabate, kaj komenciĝos per kunsido kun la hispana ambasadoro en Kubo, Francisco Montalbán,  poste okazos renkontiĝo kun reprezentantoj de la asocio de hispanaj entreprenistoj en la insulo (AEEC).

Vendrede, interalie, Posada renkontiĝos  kun la ministro pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj de Kubo, Rodrigo Malmierca, kaj ankaŭ estos akceptata de la unua vicministro pri eksteraj rilatoj, Marcelino Medina.

Poste li renkontiĝos kun la hispana komunumo rezidanta en la insulo.

La 5-an de septembro ili renkontiĝos kun la prezidanto de la nacia parlamento, Esteban Lazo, kiu oficiale invitis ilin viziti la kariban landon.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up