Altrangaj funkciuloj usonaj itineras tra Kolombio kaj aliaj sudamerikaj landoj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-12 11:25:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vaŝingtono, apr 12 (RHK) Laŭ raportas la retejo de Telesur, la Blanka Domo sciigis per komuniko en sia oficiala retejo, ke la ĉefa direktoro por la Okcidenta Hemisfero, Juan González, kaj la interna vicsekretariino de la ŝtata departemento, Julie Chung plenumas oficialan viziton en Kolombio.

La komuniko ankaŭ sciigas ke tiu ĉi vizito inkluzivos aliajn landojn kiel  Argentino kaj Urugvajo.

En Bogoto ili pritraktos la ekonomian rekuperiĝon, la sekurecon kaj kamparan evoluon, la krizon de migrantoj venezuelaj kaj la regionan gvidrolon de Kolombio pri aferoj de klimato, laŭ sciigis la oficiala noto.

La usona registaro deklaris ke en Argentino kaj Urugvajo, ili “pritraktos la ĉefajn regionajn prioritatojn, inkluzive la traktadon pri la defioj de la klimata krizo, la homajn rajtojn kaj la sekurecon en nia hemisfero kaj tutmonde”.


Fonto: Telesur



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up