Meksiko postulas ĉeson de la blokado kontraŭ Kubo kaj denuncas fremdan enmiksiĝon.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-07-12 11:48:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Meksikurbo, jul 12 (RHK) La prezidento de Meksiko, Andrés Manuel López, ofertis hodiaŭ la subtenon, kiun Kubo bezonas pri medikamentoj, vakcinoj, manĝaĵoj, alvokis al ĉesigo de la usona blokado kaj kondamnis la enmiksiĝon en la malgranda insulo.

En sia matena gazetara konferenco en Tabasko, López Obrador ripetis sian solidarecon kun la popolo de Kubo, "libera, sendependa kaj suverena lando, super kiu ne estu intervenismo, nek uzo de la sanstato de la kuba popolo  por politikaj celoj. "

Tio estu flankenmetita. Neniu politikado, neniuj amaskomunikilaj kampanjoj, kiuj jam okazas tutmonde, li denuncis.

Estas multaj landoj kun problemoj en Latin-Ameriko kaj Karibio,  ne nur estas la kazo de Kubo. Tamen,  la nekutima inform-montrado antaŭenigita de tiuj, kiuj ne konsentas kun la politikoj de la registaro de tiu lando, estas okulfrapa, li diris.

La afero ne politikiĝu kaj humanitara subteno ne estu uzata kiel flago por ataki kaj enmiksiĝi en aferojn, kiujn nur la kubanoj devas solvi, li diris kaj memorigis, ke Meksiko ĉiam solidaris kun Kubo kaj kun ĉiuj popoloj de la mondo. 

"Se la Registaro de Kubo konsideros ĝin necesa kaj ĝia popolo postulos ĝin, la Registaro de Meksiko povus helpi per medikamentoj, vakcinoj, kio ajn necesas, kaj manĝaĵoj, ĉar sano kaj nutrado estas fundamentaj homaj rajtoj;  kaj sen  doni   politikan kaj intervenisman administradon, kiun oni  provas doni al ĉi tiu afero, "li diris.

La vero, li insistis, estas, ke se vi volas helpi Kubon, la unua afero farenda estas suspendi la blokadon (de Usono), kiel petas plej multaj landoj de la mondo.

Tio estus vere humanitara gesto; neniu lando en la mondo devas esti ĉirkaŭita, blokita, tio estas la plej kontraŭa ago al  homaj rajtoj, li atentigis.

Tuta popolo ne povas esti izolita pro politikaj kialoj aŭ pro alia kialo, neniu rajtas fari tiujn decidojn, kiuj influas la popolojn, ripetis la prezidento.

Li anoncis, ke li instrukciis ministron pri eksterlandaj aferoj Marcelo Ebrard atenti pri tio kaj se necese, kaj petita de la registaro de Kubo, serĉi rilaton kaj establi ponton por helpi la kuban popolon, kaj esprimi sian solidarecon  klare kaj senhezite.

Ni  ne povas forgesi, li diris,  kion Kubo faris por Meksiko aŭ ke ni estas fratecaj nacioj. Li alvokis al ne interveno de registaroj kaj grupoj de propraj interesoj kreitaj   en la internan situacion de tiu lando;  ilia memdecido estu respektata kaj ili estas tiuj, kiuj alfrontas siajn aferojn pace, sen  intervenismo.

Li denuncis, ke  jam okazas intervenoj, kaj malkaŝis, ke hieraŭ li vidis mesaĝon en sociaj retoj de grupo nomata Artikolo 19, "ĵurnalista asocio financita en Meksiko de la registaro kaj la ambasado de Usono, kiu prezentis foton  atribuitan al Kubo kaj, tamen, estis  el Egiptujo, specimeno de tio, kion ili faris tutmonde. "

López Obrador projekciis la bildon kiel pruvo de tio, kio estis asertita, por ke homoj havu informojn en Meksiko kaj la mondo pri tio, kio okazis en Kubo kaj la misprezento de la faktoj, kaj eĉ legis la mesaĝon de tiu agentejo, pri kiu, li memorigis, ni donis pruvojn, ke ili ricevas monon de la usona ambasadejo en Meksiko.

Li konsideris, ke se la problemo devenas de manko de manĝaĵoj, medicina atento kaj manko de vakcinoj, ekzistas du manieroj solvi ĝin: unu, nuligante la maljustan kaj malhumanan blokadon, kaj due, ke la landoj de la mondo helpu Kubon  humanitare, sen politikaj celoj, ĉar ni pretas fari ĝin se oni petas.

Mi ankaŭ volas, ke  estu klara kaj konata afero, li diris, ke kiam ni havis krizan situacion pri la pandemion kaj ni ne havis la kuracistojn por trakti ĝin, ni parolis kun ili kaj ili sendis al ni centojn da kuracistoj kiuj venis al nia lando.

Amo kun amo estŭ pagata, kiel diris José Martí, kaj ni ĉiam solidaros kun Kubo kaj la mondo, li konkludis.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up