Eŭropo preparas amaskomunikan maratonon kontraŭ la usona blokado trudata al Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-01-31 12:44:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Amasmedia maratono  kontraŭ la usona blokado al Kubo

Parizo, jan 31 (RHK) La kunordigantoj de la kanalo Europa por Kubo, José Antonio Toledo kaj Patricia Pérez, proponis detalojn pri la preparoj por la amaskomunikila maratono kunvokita la 2-an kaj 3-an de aprilo por denunci kaj kondamni la usonan blokadon kontraŭ la insulo.

Interparolante kun Prensa Latina, ili klarigis, ke ili antaŭvidas elsendojn dum 24 horoj sen interrompo per sociaj retoj, radio, televido kaj la skriba gazetaro, kun la kontribuo de amaskomunikiloj el diversaj kontinentoj, inkluzive de alternativaj.

Ĉiu amaskomunikilaro partoprenanta en la maratono kontraŭ la ekonomia, komerca kaj financa blokado trudita al Kubo transdonos per sia kutima platformo kaj kun ĝiaj karakterizaĵoj, informojn pri tiu ĉi krima politiko aplikata de Vaŝingtono dum pli ol 60 jaroj, en kio ĝi konsistas kaj kiel ĝi influas la popolon de la  kariba lando, ili precizigis.

Laŭ Toledo kaj Pérez, Eŭropo por Kubo akompanos la novan solidarecan kampanjon per speciala 24-hora programo en Jutubo kaj Telegramo, kiu inkluzivos intervjuojn, filmetojn kaj, ĉefe, donos spacon al la elsendoj de la kanaloj kaj stacioj menciitaj.

Toledo kaj Pérez komentis, ke la celoj de la ago de la 2-a kaj 3-a de aprilo estas kontribui al la scio pri la usona blokado kaj ĝia efiko kaj fari paŝon al la unueco de agado de la fortoj kaj homoj, kiuj kondamnas ĝin sur la planedo.

Dum Kubo restas blokita, ne povas esti ripozo en la mondo; en la pasinteco ni organizis karavanojn kaj mobilizojn, aŭ lanĉis deklarojn por subskribo, nun ni fidas, ke ĉi tiu amaskomunika maratono estos monda platformo kontraŭ la blokado, ili asertis pri la iniciato anoncita la 23-an de januaro.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up