Monda karavano kontraŭ la usona blokado trudata al Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-18 12:34:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Parizo, mar 18 (RHK) La Nacia Kunordiganto de Kubanoj Rezidantaj en Francio, informis pri la agadoj preparataj por partopreni la 27-an de marto en la monda karavano kontraŭ la usona sieĝo, kiun ili rifuzas. 

Per dialogo kun la informagentejo Prensa Latina, Haydeline Díaz kaj Patricia Pérez, membroj de la organizo, celebris la iniciaton de la kanalo Eŭropo por Kubo kunvoki agotagojn rifuze al la ekonomia, komerca kaj financa sieĝo usona. Ĝi okazos dum la lasta semajnofino de la monato en ĉiuj kontinentoj.

Ili sciigis pri la uzo de sociaj retoj por diskonigi la agadojn de la kubanoj rezidantaj,  kiuj aliĝos al la mobilizoj antaŭvidataj de la asocio France Cuba kaj aliaj, kiuj en tiu lando subtenas la kariban insulon kaj ties bataloj.
 
La ideo estas partopreni en manifestacioj en Parizo, Lille kaj Tuluzo, ĉiam konsiderante la situacion de la pandemio de Kovim-19 kaj la nunajn kaj estontajn limigojn, ili precizigis.

Haydeline Pérez esprimis ke estas multaj kialoj por akompani la iniciaton de la kanalo Eŭropo por Kubo, platformo starigita en oktobro de la pasinta jaro por subteni la insulon kaj diskonigi ĝian realon fronte al la agresoj kaj kampanjoj de la amaskomunikiloj kontraŭ la kuba Revolucio.

La monda karavano antaŭvidas agadojn la 27-an de marto en Azio, Oceanio, Afriko, Suda Ameriko kaj Eŭropo, dum la 28-a de marto la agotago okazos en Nordameriko kaj Centrameriko, per aŭtomobiloj, motorcikloj kaj bicikloj, krom renkontiĝoj, marŝoj kaj aliaj per Interreto.


fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up