Kondamno kontraŭ la usona blokado trudata al Kubo en Aŭstralio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-10-17 12:09:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Kanbero, okt 17  (RHK) Rezolucio kondamnanta la ekonomian, financan kaj komercan blokadon subtenitan de la usona Registaro kontraŭ la insulo estis ĉi tie aprobita de la Aŭstralia-Kuba Amikeca Societo (ACFS).

La dokumento ankaŭ urĝas la aŭstralian registaron konservi sian voĉdonon favore al la kuba rezolucio kontraŭ la genocida sieĝo, prezentita ĉiujare antaŭ la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj kaj kiu ĉi-foje okazos la 2-an kaj 3-an de novembro.

La deklaro, adoptita en ĉeesto de la kuba ambasadoro, Ariel Lorenzo Rodríguez, ricevis plenan subtenon de la delegitoj al la 37-a Nacia Konsulto de la ACFS, okazinta la pasintan semajnfinon en ĉi tiu urbo persone, post du jaroj sen okazigi tion pro la Kovim-19.

Dum la renkontiĝo estis traktitaj la ĉefaj agadoj faritaj en la lastaj monatoj kadre de la solidara laboro por subteno de la kuba popolo, kaj ankaŭ la laborprojekcioj por la venontaj monatoj.

Ĉi-rilate, estis elstarigita la iniciato "De Aŭstralio al Kubo kun amo", disvolvita de la 1-a de januaro ĝis la 15-a de aprilo lasta, kaj la preparado de la Brigado Suda Kruco, kiu vizitos Kubon de la 29-a de decembro ĝis la 17-a de januaro 2023, ambaŭ kunordige kun la Kuba Instituto de Amikeco kun la Popoloj (ICAP).

La okazo validis ankaŭ por membroj de la ACFS kondamni la limigojn kaj obstaklojn establitajn de aŭstraliaj bankoj, kiel rekta sekvo de la eksterteritoria naturo de la usona blokado kontraŭ Kubo, kies tujan finon ili postulis.

Siaflanke, la kuba diplomato donis al la ĉeestantoj ĝisdatigon pri la politika, ekonomia kaj socia situacio en la insulo kaj aludis ankaŭ al la laboroj faritaj de la kuba ambasado en Aŭstralio.

Lorenzo Rodríguez dankis ankaŭ la solidarecajn esprimojn kaj la tutan subtenon, kiun la Aŭstralia-Kuba Amikeca Societo donas al sia lando.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up