Direktoro de UN-fonduso rekonas la spertojn de Kubo en nutraĵaj aferoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-03-29 09:20:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 29 (RHK) La ĝenerala vicdirektoro de Unuiĝintaj Nacioj por Nutrado kaj Agrikulturo -FAO-, Mario Lubetkin, rekonis ĉi-urbe la spertojn de Kubo pri nutraĵa sekureco.

En renkontiĝo kun la sekretario de la Nacia Parlamento, Homero Acosta, kiu estas ankaŭ la regiona reprezentanto por Latin-Ameriko kaj Karibio de tiu UN-organizo, atentigis, ke la parlamentaj rilatoj povas decide plifortigi la pozitivajn ligojn inter FAO kaj Kubo.

Lubetkin emfazis la gravecon de la dialogo okazinta la antaŭan tagon kun prezidento Miguel Díaz-Canel pri  temoj de reciproka intereso, raportis la Leĝdona organo en sia retejo.

Laŭ la fonto, la vizitanto reliefigis en la Nacia Kapitolo la valoran sperton de Kubo kaj ĝia Parlamento, precipe kun la aprobo de la Leĝo pri Nutra Suvereneco kaj  Nutra Sekureco kiel grava kontribuo en la afero.

Li ankaŭ pripensis la defiojn de nutra sekureco en la nuna internacia scenaro, defio kiu estas kunmetita de la klimata, energia kaj ekonomia krizoj.

Siaflanke, Acosta dankis la subtenon ricevitan de FAO en malfacilaj tempoj travivitaj de nia lando kaj la komunan laboron faritan dum pluraj jaroj, samtempe konfirmis sian konfidon, ke ĉi tiu vizito kontribuos al plifortigo de la ligoj inter ambaŭ partioj.

Marcelo Resende, reprezentanto de la organizo en Kubo, esprimis ke malmultaj landoj en la mondo evoluigis en sia Konstitucio la rajton je nutrado, kio estas modelo por la regiono.

Hodiaŭ ĉiu municipo laboras por fortigi sian nutraĵan sistemon lokaj kaj la planojn ĉi-rilatajn oni diskutas kaj aprobas en la municipaj asembleoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up