Vizitas Kubon grava delegitaro el Meksiko.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-05-27 23:55:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Grava delegitaro de entreprenistoj el Meksiko vizitas Kubon organizite de PROMEXICO, institucio kiu zorgas pri promociado de komerco kaj fremdaj investoj, kunaŭspiciite de la sekretario de ekonomio, la sekretario de eksteraj rilatoj kaj la Ekstera Banko de Meksiko, BANCOMEXT.
La viziton, kiun gvidas la ĝenerala direktoro de PROMEXICO, Francisco González Díaz, celas daŭre fortigi la rilatojn en la sferoj de ekonomio kaj komerco, surbaze de la volo de ambaŭ landoj impulsi la reciprokajn rilatojn en ĉiuj sferoj.
La delegitaron formas ankaŭ estraranoj kaj gvidantoj de pli ol 40 entreprenoj de la sektoroj de turismo, kemiaj produktoj, nutraĵoj, trinkaĵoj, transporto, konstruado, renovigebla energio, agroindustrio kaj aliaj.
Siaflanke, la kuba ministro pri ekstera komerco kaj fremda investado, Rodrigo Malmierca, inaŭguris seminarion pri entreprenoj kaj negocad-kunveno kiu ebligis diskonigi la negoceblecojn kiuj malfermiĝas en Kubo surbaze de la nova leĝo pri fremdaj investoj kaj la kreado de speciala evoluzono en la haveno de Mariel situanta okcidente de Havano.  
Kadre de la vizito oni inaŭguris la novan oficejon de PROMEXICO en Kubo, kaj estis subskribita interkonsento  kunlabora  inter tiu institucio kaj la centro de promociado de eksportado de Kubo (CEPEC), por fortigi la komercon kaj investojn  inter entreprenoj de ambaŭ landoj. 
 


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up