Usono interesiĝas pri plilongigo de la konflikto en Ukrainio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-09-08 09:35:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Estro de la Rusa Eksterlanda Inteligencservo (SVR), Serguej Naryskin.

Moskvo,  sep 8 (RHK) Usono interesiĝas pri plilongigo de la konflikto en Ukrainio, malgraŭ la gravaj perdoj de la armitaj fortoj de tiu lando, denuncis la estro de la Rusa Eksterlanda Inteligencservo (SVR), Serguej Naryskin.

Aludante al la milita operacio anoncita la 24-an de februaro de prezidento Vladimir Putin por malmilitarigi kaj denazigi Ukrainion, Naryshkin diris, ke la eventoj de la lastaj semajnoj parolas pri tiu usona sinteno fronte al perdoj, raportis loka televido.

Usono klopodas per ĉiuj rimedoj konservi la konfrontiĝon en Ukrainio, malgraŭ la alta nombro da viktimoj inter la soldatoj de tiu lando kaj la malriĉiĝo de la ekonomio de ĝiaj "satelitoj", li atentigis, klare aludante al la eŭropaj ŝtatoj, tuŝitaj per energikrizo.

Lokaj amaskomunikiloj konsentas, ke la pli ol sep mil puniniciatoj aplikitaj de okcidentaj potencoj, inkluzive de Eŭropa Unio, kontraŭ Rusio, post la komenco de la armea operacio, havis bumerangan efikon sur tiuj samaj landoj.

La usonanoj kaj iliaj aliancanoj manipulis la malamikecajn malvirtojn kreitajn en Ukrainio kaj uzis la teritorion de tiu nacio kiel platformon kontraŭ Rusio,esprimis la   ankaŭ prezidanto de la Rusa Historio-Societo.

Krome, okcidentaj potencoj alportis verajn novfaŝistojn al potenco tie, minacis disidentojn per politika teruro kaj deĉenigis civitan militon, diris Narishkin, aludante al la konflikto, kiu eksplodis en 2014 en la karbomina regiono de Donbaso.

Por konservi sian propran hegemonion, Usono nutras streĉiĝojn en diversaj partoj de la planedo, diris la estro de la SVR.

Vaŝingtono tute ignoras la pozicion de Rusio pri  malakcepto de la orienta ekspansio de la Nordatlantika Traktato-Organizo, kiel ĝi faras ankaŭ kun Ĉinio, instigante  vizitojn senzorgemajn de usonaj politikistoj al Tajvano, li diris.

Por Naryshkin, nuntempe la nacioj de Eŭropo estas tute submetiĝemaj al la Blanka Domo kaj la plej multaj el la politikistoj en tiu regiono estas gvidataj ne ĝuste de la aspiroj de siaj propraj civitanoj.

Historio instruas al ni, ke provoj regi la mondon fare de lando neeviteble finiĝas per sonora fiasko, li diris.

Mi esperas, ke la homaro estas sufiĉe saĝa por eliri el ĉi tiu krizo kun pli stabila sistemo de internaciaj rilatoj, kie estas loko kaj por la ĉina koncepto de komunumo kun ununura destino kaj por la rusa doktrino de multpoluseco, li emfazis.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up