Paca intertrakto malkaŝas novan etapon de reciproka konfido en Kolombio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-10-05 06:47:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Karakaso, okt 5 (RHK) La interkonsento inter la Nacia Liberiga Armeo (ELN) kaj la Registaro de Kolombio por antaŭeniri la pacan intertraktadon komenciĝantaj en novembro malkaŝis novan etapon de reciproka konfido inter la partioj.

Kvankam estas multaj diferencoj kaj kontraŭdiroj, oni ne povas nei, ke la enposteniĝo de la prezidento Gustavo Petro kaj lia politiko  paco hodiaŭ malfermis novan periodon, kiu plenigas per espero la kolombian popolon, Latin-Amerikon kaj la mondon.

La deklaroj antaŭtage en la gazetara konferenco de la unua komandanto de ELN, Antonio García, kaj la Alta Komisaro pri Paco en Kolombio, Iván Danilo Rueda, pruvis paralelecon, ke io ŝanĝiĝis en la nuna scenaro, kiun la najbara nacio spertas.

García certigis, ke "estas ŝanĝo" en la paca politiko en Kolombio kun la instalo de Petro en la registaro, la pasintan aŭguston.

La gerila gvidanto memorigis, ke la intertraktadprocezo, kiun ni provas rekomenci, havas historion de 10 jaroj de kiam ĝi komenciĝis la 22-an de aŭgusto 2012.

Li atentigis, ke tri registaroj jam pasis kaj ni eniras por kvara, kaj tio, li diris, estas la ritmo de la intertraktadoj kaj interparoloj en Kolombio, "ne pro la neglektemo de la ELN, sed pro la ritmo, kiun la registaroj trudis."

La gerilanestro taksis, ke ĉi-okaze la novaj politikaj cirkonstancoj en sia lando ebligis rekomenci la intertraktadon.

"La konfido, kiun ni havas nun, estas, ke estas ŝanĝo en la paca politiko, kiun Kolombio historie havis", li emfazis.

Li aldonis, ke verŝajne la interkonsentoj, kiujn ni atingas en la konstruprocezo, ankaŭ malfermos aliajn ŝancojn.

"Ni havas certajn koincidojn, oni parolas pri registaro por ŝanĝo, kaj la intertraktadprocezoj serĉas ŝanĝojn por la bonfarto de nia socio", li rimarkis.

Rueda siaflanke esprimis la fidon de sia registaro pri la paŝoj faritaj de la Nacia Liberiga Armeo por antaŭeniri la pacan intertraktadon.

La politikisto deklaris, ke la protokoloj kaj respondecoj, kiujn subskribis la kolombia Ŝtato, estas plenumitaj.

Li deklaris, ke tio generas "gravan konfidon" por kompreni, ke dialogo ne povas esti retoriko kaj devas esprimi ŝanĝojn en si mem, kaj ĉi tiu paca delegacio, li emfazis, "esprimis kaj donis al ni elementojn de profunda konfido."

Rueda menciis kiel elementojn de tiu "profunda konfido" la liberigon de pluraj personoj fare de la ELN de la 7-a de aŭgusto ĝis hodiaŭ, kiuj estis sub ĝia potenco.
"Estas pruvoj pri malkresko de iliaj agoj en pluraj kolombiaj teritorioj, kie la gerilo funkcias," li emfazis.

Evidentiĝas ankaŭ la decido eviti armitajn alfrontojn, kiuj ebligas ne nur taŭgan situacion de plibonigo por la kolombia loĝantaro, sed eĉ la superan valoron de la vivo por ĉiuj, li atentigis.

La Alta Komisaro atentigis, ke ĉi tiun respekton je la rajto al vivo "ni ankaŭ konstatis dum ĉi tiuj semajnoj de registaro".


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up