Kolombio aldonas novan masakron en 2021

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-08-07 09:56:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bogoto, aŭg 7 (RHK) La Instituto de Studoj por Disvolviĝo kaj Paco (Indepaz) de Kolombio raportis la 64an masakron de la sudamerika lando ĝis nun en 2021, kiu okazis en la komunumo Soacha en la departemento Cundinamarca.

La nova perfortago okazis ene de domo en la kvartalo San Antonio de tiu kolombia urbo, kaj lasis kvar mortintojn: tri viroj kaj unu virino.

Laŭ policaj aŭtoritatoj, la mortigo okazis vendrede je la 11a matene, kiam loĝantoj de la sektoro raportis  pafojn ene de la domo.

La policaj aŭtoritatoj pritraktas la hipotezon ke temis pri konto-alĝustigoj, ĉar laŭ la polico, la domo estis uzata por vendo de narkotaĵoj.

La Cundinamarca-Polico, kune kun la Juĝa Polico kaj kun la akompano de la CTI de la Ĝenerala Prokurorejo, faris la taŭgajn inspektadojn por akiri sufiĉajn indicojn kaj atingi la identigon de la materialaj kaj intelektaj krimintoj de ĉi tiu masakro.

La Oficejo de la Mediatoro de Kolombio sendis tri atentigojn pri la risko de ekspansio, kontrolo kaj disputo inter armitaj grupoj, kiuj establas limojn por  mikrotrafikaj agoj.

La raporto Indepaz registras pli ol 200 homojn murditajn dum 2021 en la raportitaj masakroj, pro kio organizoj pri sociaj rajtoj ripetis la alvokon al la registaro de Iván Duque fari tujan agadon por preventi pliajn perfortagojn.

Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up