Kubo-Caricom: ankoraŭ unu jaro de reciproka subteno

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-12-25 09:24:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, dec 25 (RHK) En jaro markita de la 51-a datreveno de siaj duflankaj rilatoj, la Kariba Komunumo (Caricom) denove akompanis Kubon sur la internacia areno, precipe por postuli la finon de la blokado trudita de Usono.

La prezidento de la insulo, Miguel Díaz-Canel, emfazis la profundajn ligojn de amikeco kaj kunlaboro inter sia lando kaj tiuj de Karibio, rilate al Caricom-Kuba Tago, okazigita  rekone al diplomatiaj rilatoj inter la plej granda el Antiloj kaj Barbado, Gujano, Jamajko kaj Trinidado kaj Tobago.

"Ni memoras tiun kuraĝan decidon, en malamika kunteksto kaj provoj de diplomatia izolado, kiun Usono trudis al Kubo," la prezidento emfazis en sia konto pri la socia reto X, espriminte ke ĝi malfermis vojon por ligoj de Havano kun la ceteraj  nacioj de la regiona organizo.

Dum ĉi tiuj kvin jardekoj, la insula lando disponigis stipendiojn, teknikan helpon kaj asistadon en situacioj de naturaj katastrofoj, dum granda nombro da siaj sankunlaborantoj liveris servojn en la bloko formita de pli ol 10 teritorioj kaj nacioj.

Kunlaboro ankaŭ estas rekonita fare de la aŭtoritatoj de ambaŭ partioj en aliaj lokoj kiel ekzemple edukado kaj agrikulturo.

Dume, la integriga mekanismo fondita en 1973 postulas en ĉiuj internaciaj forumoj la tujan ĉesigon de la ekonomia, komerca kaj financa blokado, kiun Vaŝingtono tenas dum pli ol duonjarcento, kaj kiu la 2-an de novembro estis denove kategorie malakceptita de 187 nacioj de la mondo.

La 8-an de decembro, la unua vicministrino de la plej granda el Antiloj, Inés María Chapman, ratifis en la Caricom-Kuba Tago la dankemon de sia lando al la karibaj nacioj pro ilia decido konservi stabilajn kaj larĝajn rilatojn kun la insulo kaj pro subteno por kondamni la sieĝon trudatan de Usono al Kubo.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up