Putin ĉesos vendi petrolon al la G7-landoj, EU kaj Aŭstralio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-12-28 09:27:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  dec 27 (RHK) Rusa prezidento Vladimir Putin subskribis marde la dekreton pri la respondo de Moskvo al la  prezolimo  de rusa petrolo trudita de la G7-landoj, EU kaj Aŭstralio. Tiel, la eŭrazia lando ĉesos vendi krudan petrolon al la nacioj, kiuj aliĝis al la decido.

Laŭ la oficiala dokumento, "lige kun malafablaj agoj kaj agoj kontraŭaj al internacia juro fare de Usono kaj eksterlandaj ŝtatoj kaj internaciaj organizaĵoj kiuj aliĝis al ili," provizoj de petrolo kaj naftaj produktoj rusaj  estas malpermesitaj  al eksterlandaj juraj entoj kaj individuoj "se la kontraktoj por tiuj provizoj antaŭvidas la uzon de prezlimiga mekanismo”.

La dekreto ekvalidos la 1-an de februaro 2023 kaj restos valida ĝis la 1-a de julio 2023.

Malpli ol unu horon post la publikigo de la dokumento, naftoprezoj altiĝis. Tiel, Brent-krudo altiĝis al $ 86 barelo por la unua fojo ekde decembro 5, laŭ datumoj de la borso de Londono ICE.

Komence de decembro, la G7-landoj, EU kaj Aŭstralio konsentis limigi la prezon de rusa marnafto je 60 USD por barelo. La iniciatintoj de la decido klopodis "limigi la ĉefan enspezfonton de Rusio" por ĝia armea operacio en Ukrainio, "dum konservante la stabilecon de la monda energiprovizo," laŭ usona fiska sekretario Janet Yellen.

La rusa registaro plurfoje priskribis la okcidentan iniciaton kiel "kontraŭmerkatan rimedon", kiu "povas konsiderinde kompliki la situacion en la mondaj energimerkatoj", kaj avertis, ke ĝi "ne planas provizi" petrolon al landoj kaj kompanioj, kiuj aliĝas al la limigo  de ĝia prezo.


Fonto: RT/Cubadebate

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up