La kuba prezidento revenis al Kubo post turnei tra mezorientaj landoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-12-07 08:59:13

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: @PresidenciaCuba

Havano, dec 7 (RHK)  La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, revenis al Kubo hodiaŭ, post vizito tra mezorientaj landoj kaj partopreno en la Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo (COP28) en Dubajo.

La prezidento estis akceptita en la fruaj horoj de la mateno de la vicprezidento, Salvador Valdés; la ĉefministro, Manuel Marrero; la Sekretario de Organizo de la Komunista Partio de Kubo, Roberto Morales; kaj la sekretario de la Konsilio de Ministroj, Armando Ricardo Guerra, informis oficiala noto en la socia reto X.

Ekde la pasinta 28-a de novembro, Díaz-Canel faris oficialajn vizitojn al Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Kataro kaj Irano, kie li faris oficialajn konversaciojn kun siaj ekvivalentoj kaj traktis temojn en la duflanka kaj internacia tagordo.

En COP28, la ŝtatestro interparolis kun la ĉefministroj de Vjetnamio, Pham Minh Chinh; el Etiopio, Abiy Ahmed Ali; el Nepalo, Pushpa Kamal Dahal, kaj ankaŭ kun la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, António Guterres kaj lia ekvivalento el Brazilo, Luiz Inácio Lula da Silva.

La eminentulo, en sia kapablo kiel prezidanto pro tempore de la bloko, inaŭguris la Pintkunvenon de la Grupo de 77 kaj Ĉinio ene de la Konferenco  COP28  kun alvoko por fermi breĉojn.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up