Sociaj kaj politikaj organizoj rekomencas protestojn en Peruo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-01-04 16:06:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Lima, jan 4 (RHK) La protestoj kaj mobilizoj kontraŭ perua prezidento Dina Boluarte rekomencos ĉi-merkredon, kun amasaj mobilizoj en diversaj departementoj de la lando por postuli liberigon de eksprezidento Pedro Castillo, postulante antaŭigi elektojn.

Sindikatoj kaj sociaj organizoj alvokis pacajn marŝojn por postuli senfinan strikon en la peruaj departementoj de Arequipa, Kusko, Apurímac, Moquegua, Madre de Dios, Puno kaj Ayacucho.

En kelkaj regionoj de Ayacucho, Huancavelica kaj Apurímac, ili ankoraŭ taksas aliĝi al la tago de manifestacioj, laŭ peruaj amaskomunikiloj.

La Ĝenerala Konfederacio de Laboristoj de Peruo (CGTP) kunvokis marŝon en la ĉefurbo Lima solidare kun la mobilizoj kaj protestoj en diversaj regionoj de la lando.

La ĝenerala sekretario de la CGTP donis sian subtenon al la postuloj pri fruaj elektoj, la eksiĝo de la prezidantino Boluarte kaj  ŝanĝo en la gvidado de la Kongreso, kiu estas regata de sektoroj de la perua dekstro.

La Kunordiganto de Maldekstraj kaj Progresemaj Politikaj Organizoj (COIP) konfirmis sian partoprenon en la protestoj kaj vokis malakcepti ajnan provokon de la sekurecaj taĉmentoj kaj dekstraj sektoroj.

Ekde la pasinta 7-a de decembro, Peruo travivas politikan kaj socian krizon pro la vakiĝo de Pedro Castillo, lia posta malliberigo, kaj la ĵuro de Boluarte kiel prezidanto de la anda lando.

Almenaŭ 22 homoj mortis dum la protestoj pro la polica subpremo de la manifestacioj kontraŭ prezidento Dina Boluarte.


Fonto: Telesur



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up