
Foto: Sputnik
Havano, jul 29 (RHK) La vicprezidanto de la rusa Sekureca Konsilio kaj eksa rusa prezidento Dmitrij Medvedev forte respondis ĉi-lunde al la usona prezidento Donald Trump, kiu deklaris, ke li planas starigi novan limdaton por ke Moskvo atingu interkonsenton pri Ukrainio.
La altranga oficisto instigis la loĝanton de la Blanka Domo ne konfuzi Rusion kun aliaj landoj en sia ekstera politiko.
En sia X-konto, li notis: "Li memoru du aferojn: 1. Ke Rusio ne estas Israelo, eĉ ne Irano. 2. Ke ĉiu nova ultimato estas minaco kaj paŝo al milito. Ne inter Rusio kaj Ukrainio, sed kun sia propra lando."
Cetere, Medvedev konsilis al Trump ne ripeti la erarojn de sia antaŭulo, Joseph Biden.
La usona prezidento eldonis ultimaton hodiaŭ dum renkontiĝo kun la brita ĉefministro Keir Starmer en Skotlando.
"Mi starigos novan limdaton post ĉirkaŭ 10 aŭ 12 tagoj de hodiaŭ. Ne estas kialo atendi," diris Trump, aldonante, ke li volas esti "malavara" sed ne vidas ian progreson. Li ankaŭ esprimis sian pretecon trudi duarangajn sankciojn al la slava giganto.
Meze de julio, Medvedev malgravigis la "teatran ultimaton" de Trump pri trudado de 100%-aj duarangaj tarifoj al landoj komercantaj kun Moskvo se neniu interkonsento estos atingita ene de la venontaj 50 tagoj por fini malamikecojn inter Rusio kaj Ukrainio.
Kremla reprezentanto Dmitrij Peskov emfazis, ke Rusio restas preta daŭrigi konstrui dialogon, dum Kievo ne faris proponojn pri tio.
Fonto: RT