Raúl Castro renkontiĝis kun Dmitri Medvédev en Moskvo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-05-07 07:56:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La rusa ĉefministro Dmitri Medvédev dankis al la kuba prezidento sian ĉeeston okaze de la omaĝoj la venontan 9-an de majo pro la venko kontraŭ la faŝisma Germanio en la Dua Monda Milito.

“Dankon pro via ĉeesto. Temas pri speciala festo. Vi scias ke ni festos la 70-an datrevenon. Ĉiam bonas kiam amikoj malnovaj venas”, esprimis Medvédev  komence de la kunsido kun Raúl en la rusa ĉefurbo.

“Mi ne povus ne ĉeesti”, esprimis Raúl Castro, kiu memorigis la grandan amikecon kiu konserviĝas kaj pro la rilatoj inter la du popoloj.

Laŭ estis informite, ambaŭ ŝtatestroj  pritraktis diversajn temojn de la komerca kaj energetika kunlaboro kaj la efektivigon  de komunaj projektoj en la sferoj de energio, transporto, saneco kaj farmacio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up