Tutlanda kampanjo kontraŭ poliomjelito.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-03-09 08:49:02

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La 54-a tutlanda kampanjo de vakcinado kontraŭ poliomjelito-malsano ekos ekde ĉi-lunde ĝis la 15-a, kaj per ĝi estos imunizataj preskaŭ duonmiliono da kubaj infanoj, informis la doktoro Miguel Angel Galindo, funkciulo de la kuba ministerio pri publika sano.

Galindo, asesoranto de la nacia programo de imunizado de la koncerna ministerio, klarigis al la informagentejo AIN, ke en tiu dato ricevos la dozon la infanoj kies aĝo estas inter 30 tagoj ĝis 2 jaroj, 11 monatoj kaj 29 tagoj.

En la dua etapo de la kampanjo,  de la 27-a de aprilo ĝis la 3-a de majo, tiuj infanoj ricevos la duan dozon, kaj krome, oni reaktivigos per dua dozo la infanojn  de 9 jaroj ĝis 11 monatoj kaj 29 tagoj, tio estas, aliaj 111 323 infanoj.

La funkciulo memorigis ke ekde 1962, kiam Kubo eliminis tiun malsanon de poliomjelito, kaj ĝis la jaro 2014, oni aplikis en la lando proksimume 83 milionojn  da dozoj de tiu preparaĵo, kio garantiadis protekton al la kuba loĝantaro malpli ol 68 aĝa.

La spertulo konfirmis ke la kampanjon partoprenos ĉiuj kuracistoj, flegistinoj, respondeculoj pri sano de la najbaraj komitatoj por defendo, la federacio de virinoj kaj teknika personaro, interalie.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up