Raúl Castro akceptis la prezidenton de Kolombio en Havano.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-07-18 06:49:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 17 (jul) La kuba prezidento kaj generalo de armeo, Raúl Castro, akceptis  la kolombian prezidenton Juan Manuel Santos per ceremonio oficiala en la Palaco de la Revolucio, kaj poste ambaŭ efektivigis oficialan  dialogon.

Iom antaŭe, Santos omaĝis per florbukedo la nacian heroon José Martí en la  memorialo de la Placo de la Revolucio, akompanate de la kuba vicministro pri eksteraj rilatoj Rogelio Sierra.

Matene, Santos partoprenis forumon de negocistoj okazinta en la Hotelo Nacional de Kubo, kaj esprimis sian celon danki la decidan subtenon de Kubo al la paca procezo de sia lando, kaj ankaŭ fortigi la komercajn kaj ekonomiajn ligojn kun la kariba insulo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up