Karavanoj por Kubo kaj kontraŭ la usona sieĝo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-01 10:46:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Karavano kontraŭ la usona sieĝo trudata al Kubo  en Miamio

Havano, mar 1 (RHK) Asocioj de kubanoj rezidantaj en Usono kaj Kanado postulis ĉeson de la kontraŭleĝa ekonomia, komerca kaj financa sieĝo trudata de la Blanka Domo kontraŭ Kubo dum pli ol 60 jaroj.

La karavano Pontoj de Amo komenciĝis en Miamio. Kubanoj rezidantaj tie, usonanoj, kanadanoj kaj alilandanoj marŝadis tra diversaj urboj.

— Lianys Torres Rivera (@lianystr) February 28, 2021 #PuentesDeAmor #NoMásBloqueo pic.twitter.com/CRSvqsw0Na

Per mesaĝo en Tvitero, Lianys Torres Rivera, estrino de la kuba misio en Usono, anoncis ke kubanoj rezidantaj, usonanoj, kanadanoj kaj alilandanoj marŝados ankaŭ en Seatlo, Nov-Jorko, Vaŝingtono DC, Losanĝelesoj, Mineapolo, Otavo kaj Montrealo.

Por omaĝi kaj subteni, ankaŭ al la kubaj kuracistoj batalantaj kontraŭ la pandemio ene kaj ekster la insulo, ili marŝos kaj subtene al la peto por Nobelpremio de Paco al la internaciistaj kuracistaj brigadoj Henry Reeve.
.
Per karavanoj de aŭtoj kaj bicikloj, grupoj da manifestaciantoj en tiu urboj esprimis   sian rifuzon kontraŭ la usonaj politikoj damaĝaj al la Revolucio kaj la kuba popolo.

Krom postuli eliminon de tiuj limigoj unuflankaj, la karavanistoj pledis por ke la administracio de Joe Biden donu konkretajn paŝojn kontribue al la ligoj inter la kubaj familioj.

La agadoj en ambaŭ landoj, pri kiuj estas pluraj atestoj en la sociaj retoj, donas kontinuecon al la karavanoj “Pontoj de Amo”, kiujn dum kelkaj jaroj organizas en Miamio la Koalicio Marti-a Alianciĝo.

La prezidanto de la kuba komunumo en Kanado, Yuri Pedraza, taksis la blokadon kiel la plej genocida maniero ataki popolon, la plej hipokrita maniero startigi reĝimŝanĝon kaj la plej malkuraĝa maniero devigi iun ŝanĝi sian manieron esti kaj vivi.


Fonto: Granma-Telesur
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up