La erao Trump: la sieĝo ekonomia, financa kaj komerca kontraŭ Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-01-12 07:10:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Washington, 12 jan (RHK) La kandidato por fariĝi la ŝtatsekretario, Rex Tillerson, asertis ke li rekomendos al la elektita prezidento Donald Trump veti kiun ajn leĝon celantan haltigi la ekonomian sieĝon de Usono kontraŭ Kubo,  ĝis revizii la politikon rilate la antilan insulon.

Tillerson anoncis ke la temo pri la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj estas en la listo de ekzekutivaj ordonoj adoptitaj de Barack Obama kaj Trump prepariĝas por revizii ĝin tuj post la enposteniĝo la 20-an de januaro, raportas la gazeto The Washington Post.

Li ankaŭ certigis ke la multmilionulo novjorka ne aprobus tuj ajnan leĝan projekton por ĉesigi la malpermeson vojaĝi al Kubo ĝis la menciita revizio.

La kandidato proponita por gvidi la eksterajn rilatojn de la nova usona administracio aldonis ke oni zorge analizos la kriteriojn surbaze de kiuj Kubo estis forigita de la listo de landoj subtenantaj terorismon, por decidi “se tia forigo estis taŭga”.

La ekszekutiva direktoro de Exxon Mobile, kiu baldaŭ fariĝos la nova ŝtatsekretario, ne kompromitis sin subteni sian pozicion sendifine, prokrastante la venontan revizion por decidi la politikon je longa tempolimo de la administracio de Trump rilate al Kubo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up