Kubo kaj Vjetnamio: Esteban Lazo elstarigas grandan potencialon inter la du landoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-06-12 10:06:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Esteban Lazo antaŭ la vjetnama parlamento

Hanojo, 12 jun (RHK) La kuba parlamentestro Esteban Lazo alvenis al la vjetnama ĉefurbo por plenumi oficialan viziton kaj plifortigi la reciprokajn rilatojn inter la du landoj.

Ni venis lerni kaj profiti ĉion kio estas taŭga al niaj trajtoj kaj utilas por plibonigi nian sistemon de popola povo, asertis Lazo antaŭ la vjetnama parlamento kiun ĉeestis la prezidento Tran Dai Quang kaj la ĉefministro Nguyen Xuan Phuc.

Esteban Lazo, ankaŭ membro de la politika buroo de la komunista partio de Kubo, elstarigis ke ekzistas grandegaj potencialoj  por daŭre evoluigi la reciprokajn rilatojn en sferoj de komuna intereso.

Lazo memorigis ke en Kubo, de antaŭnelonge, en la sepa kongreso de la partio kaj en la parlamenta sesio oni aprobis tri ĉefajn dokumentojn, nome, konceptigo de la ekonomia kaj socia modelo evoluiga de Kubo; bazoj de la plano de evoluo socia kaj ekonomia ĝis la jaro 2030: vizio de la nacio, aksoj kaj strategiaj sektoroj; kaj la gvidlinioj de la socia kaj ekonomia politiko por la periodo 2016-2021.

Li ankaŭ klarigis ke pluraj gvidantoj de diversaj organismoj kaj institucioj kubaj vojaĝis al Vjetnamio por studi iliajn spertojn kaj elstarigis ke en Kubo ni ekpaŝas sur tiuj vojoj, ĉar nur kvino da jaroj antaŭe  ni ekigis la aktualigon de nia socialista modelo, dum Vjetnamio komenciĝis de antaŭ 30 jaroj.

Komentis ke dum la lastaj jaroj ambaŭ landoj multe interŝanĝis altnivelajn vizitojn kaj sincere dialogis por identigi kiel necesan celon ekvilibrigi la rilatojn ekonomiajn-komercajn kaj kunlaborajn al la eminenta kaj tre alta nivelo de la politikaj rilatoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up