Kubo elstarigas la potencialon de kunlaboro kun la Eŭrazia Unio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-10-26 17:15:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kuba ĉeministro ĉe la kunveno de la Eŭrazia Interregistara Konsilio

Havano, okt 26 (RHK) La Ĉefministro de Kubo, Manuel Marrero, emfazis hodiaŭ, ke la agnoskita sperto de lia lando en bioteknologio, kaj la ĉeesto de teknologiaj kompanioj en la Eŭrazia Ekonomia Unio (EEU) povus esti solida bazo por la kunlaboro inter la insulo kaj la bloko.

Dum sia interveno per videokonferenco en la kunveno de la Eŭrazia Interregistara Konsilio, la insula registarestro elstarigis la intereson de Kubo pri vastigo de ekonomia kunlaboro, bazita sur komunaj fortoj en regiona integriĝo, kaj ankaŭ la komunan aliron celantan daŭripovon.

Li ankaŭ insistis, ke la perspektivoj por vastigi la kunlaboron de la Unio kun triaj landoj, aliroj por pli granda dialogo kun interŝtataj kaj integrigaj strukturoj, inkluzive de la BRICS, la Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj la Asocio de Sudorientaj Landoj Aziaj, estas kuraĝigaj.

La Unio estas unu el la strukturoj, kiuj pruvas, ke eblas moviĝi al la kreado de pli inkluziva sistemo, kiu konsideras la interesojn de landoj kun evoluantaj ekonomioj, diris Marrero.

Same, li ripetis la volon antaŭeniri kun la celebrado de la Tria Sesio de la Komuna Komisiono Kubo - Eŭrazia Ekonomia Komisiono, por kiu oni atendas s-ron Glaziev kaj la membrojn de la delegacio, kiuj akompanos lin en Havano en decembro, interŝanĝi kaj analizi la potencialon kaj perspektivojn de kunlaboro en komerco kaj investo, kaj antaŭenigi pli proksiman kaj pli diversan interŝanĝon.

La ĉefministro certigis, ke por pligrandigi ekonomiajn, komercajn, financajn kaj kunlaborajn ligojn, Kubo kompromitas sin plenumi la decidojn kaj interkonsentojn de la sesio de la Konsilio okazigita ĉi-ĵaŭde en la Kirgizia Respubliko.

La progresoj tiusence konsistigas grandan helpon al la kompleksa situacio, kiun hodiaŭ alfrontas nia popolo kaj, ĝenerale, nia lando, diris Marrero fine de sia parolado.

Konstituita el la registarestroj de la membroŝtatoj de la Unio, la Eŭrazia Interregistara Konsilio estas la organo kiu certigas la efektivigon kaj kontrolon de la realigo de la Traktato de tiu ekonomia ento, internaciajn traktatojn ene de la organizo kaj la decidojn de la Konsilio Supera.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up