Konstitucio de Baraguá 1878

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-07-17 09:09:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La dua konstitucio de Kubo estas konata kiel la konstitucio de Baraguá de la jaro 1878.

 

Ĝi estis aprobita post la interkonsento inter hispanoj kaj kelkaj kubaj oficiroj pri paco, sed ne sendependeco en tiu jaro 1878. La tuja sekvo de tiu pakto estas konata kiel la protesto de Baraguá, kies ĉefa protagonisto estis la generalo Antonio Maceo kaj aliaj altrangaj oficiroj. Ili ne akceptis la kapitulacon kaj decidis daŭrigi la militon por sendependeco de Kubo.

 

Ili  decidis krei novan konstitucion por konfirmi la decidon daŭrigi la militon kaj tiamaniere la dua kuba konstitucio estis subskribita en loko nomata Mangos de Baraguá, en la sama loko kie la kubaj soldatoj, la mambisoj, faris la proteston.

 

La konstitucio de Baraguá starigis provizoran registaron por regi la revolucion, kaj ĝin formis kvar personoj. Tiu ĉi organo arigis la funkciojn leĝofarajn kaj ekzekutivajn, kio deflankigis la koncepton de tri povoj aprobitaj en la unua konstitucio en Guáimaro.

 

La teksto tre mallongas, ĉar enhavas nur kvin artikolojn kaj malhavas la formalaĵojn de konstitucia teksto. Ĝi havis nur organikan parton kaj validis nur dum 74 tagoj.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up