Konfirmas Miguel Díaz-Canel la prioritaton de turismo por evoluo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-07-02 07:09:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel en laborkunsido pri turismo

Havano, 2 jul (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, emfazis la prioritaton de turismo por evoluo de la lando, tial ke ĝi fariĝis unu el la branĉoj, kiu alportas pli da enspezoj al la ekonomio.

Li taksis impresodona la atingitan evoluon ekde la 90-aj jaroj kiam apenaŭ ekzistis 18 000 ĉambroj tra la tuta lando kaj nuntempe tiu nombro estas multoble pli, raportis la gazeto Granma.

Díaz-Canel memorigis ke la origina ideo de tiu evoluo estis precize transformi la turisman branĉon en lokomotivon de la insula ekonomio, fakto kiu, spite al ĉio farita de tiam, ne plene konkretiĝis.

Li konsideras ke la destino turisma de Kubo estas aprezata tutmonde, pro la konforto de la hoteloj, la beleco de la plaĝoj kaj pejzaĝoj, la civitana sekureco, interalie, sed oni devas ankoraŭ pli labori rilate la loĝistikon.

Oni ankoraŭ importas multajn produktojn kiuj povus esti fabrikitaj en la insulo, li aldonis, kio plikostigas la tutan agadon, tial ni devas ankoraŭ pli evoluigi la agrikulturon, la renovigeblajn energifontojn kaj la novajn teknologiojn.

Tiucele, ĉiu organismo devas reanalizi sian rilaton al turismo por kontentigi ĉiujn altajn postulojn kaj bezonojn de la nomata industrio sen kamentuboj. Ni havas nun malferman vojon de evoluo kaj perspektivoj, je kiuj ni ne kalkulis dum la malfacilaj jaroj de la speciala periodo, li esprimis.

Tiujn ĉi deklarojn li faris dum la kunsido de la registara komisiono por stimulo kaj subteno al turismo, gvidata de la ministro de tiu sektoro, Manuel Marrero Cruz, kiu monate sesias kun tagordo celanta certigi la atenton al la kreskanta alveno da vizitantoj, altigi la kvaliton de la turisma kuba produkto, anstataŭi importaĵojn, inter aliaj temoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up