Díaz-Canel precizigas prioritatojn de Havano en la jaro 2020

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-12-30 07:46:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 30 dec (RHK) La prezidento de la respubliko, Miguel Díaz-Canel gvidis kunsidon de la registara grupo subtena al la ĉefurbo, kiu pritraktis la ĉefajn taskojn alfrontendajn de havananoj en la venonta jaro 2020, kiam  ankoraŭ freŝaj la eĥoj de la festoj por la 500-a datreveno de la urbo.

La kunsidon ĉeestis Esteban Lazo, prezidanto de la nacia parlamento kaj Salvador Valdés Mesa, vicprezidento de la respubliko; same ĉeestis la ĉefministro, Manuel Marrero, la vicministroj kaj ĉefaj aŭtoritatuloj de la provinco, laŭ raportis la gazeto Granma.

La prezidento insistis pri la urĝo organizi efike la kolektadon de rubaĵoj en Havano, ĉar nun ekzistas la necesaj kondiĉoj de ekipaĵoj por bone plenumi tiun agadon kaj solvi la situacion de la kolektado de solidaj rubaĵoj.

La ĉeestantoj informiĝis pri la konceptaj ideoj de la strategio ekonomia kaj socia de la distrikto Centra Havano, unu el la prioritatoj de la provinco en la venonta jaro. Tiu ĉi teritorio posedas areon de 3,42 kvadrataj kilometroj kaj loĝantaron super la 135 mil loĝantoj.

La kuba ŝtatestro emfazis ke la celo estas labori en tiu ĉi teritorio kun la samaj laborkonceptoj jam sukcesintaj en la malnova Havano.

Li precizigis ke oni devas daŭre labori en ĉiuj distriktoj en diversaj aspektoj, inkluzive en la malnova urbocentro, kie ankoraŭ ekzistas solvendaj problemoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up