La informaj monopoloj opozicias al konstruado de justaj socioj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-07-18 08:44:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Sesiis en Havano la Forumo de Sao Paulo

La 24-a Forumo de Sao Paulo ĵus okazinta en Havano emfazis la bezonon rezisti la amaskomunikan militon de la dekstrularo, kiel sola vojo por atingi la celojn de la maldekstrularo kontrui sociojn justajn, inkluzivajn kaj demokratiajn.

La politika mekanismo naskiĝinta en 1990 danke al iniciato de la kuba gvidanto Fidel Castro, kaj la brazila, Luiz Inácio Lula da Silva, kunsidis en Havano por la tria fojo.

La evento estis bona okazo por denunci la agresemon idean flanke de Usono kaj aliaj povocentroj, kiuj atakas registarojn progresemajn, kiuj defendas  la socian justicon.

Tiel okazas pri la gvidantoj brazila  Lula, la argentina Cristina Fernandez kaj la ekvadora Rafael Correa, kiuj estas submetitaj je manipulataj procesoj juraj kaj al la feroca agresemo por eviti ke ili revenu al la publikaj spacoj.

La ĉeestantoj al la Forumo de Sao Paulo esprimis ke ni travivas la apogeon de la uzado de amaskomunikiloj kiel vojo por propagando kaj malstabiligo de la registaroj.

Falsigi aŭ manipuli la realon kaj ripetadi mensogojn ĝis ŝajnigi ilin nerefuteblajn verojn, estas nunaj kutimoj.

La administracio usona kaj la dekstraj reĝimoj en kelkaj landoj profitas la potencan rimedon de la amaskomunikiloj, gazetaraj, radiaj kaj televidaj kontrolitaj de reprezentaj grupoj de la grandaj kompanioj.

Eĉ la usona kongreso aprobas milionajn sumojn por apogi inventaĵojn kontraŭ Venezuelo, Kubo, Nikaragvo, Bolivio kaj aliaj landoj.

Kaj eĉ raportistoj en Latinameriko estas pereskutataj, torturataj kaj murdataj ĉar ili verkas per malsamaj vidpunktoj ol tiuj diktataj de la tradiciaj povoj.

Al tio aldoniĝas ofensivo malbonintenca en la sociaj retoj markita de studemuloj sciantaj kiel funkcias la procezoj por konfuzi kaj sufokigi ideojn liberigajn.

Kiel esprimite de personecoj de la maldekstraj sektoroj en Havano, urĝas krei enhavojn kaj studojn bonintencajn por atingi la popolojn kaj senmistifiki la etikedon ke ŝtatoj enpoviĝintaj persekutas la gazetaron.

Estas  necese unuigi la honestajn fortojn por opozicii al la agresemo venanta el la Nordo, sed ankaŭ nepras esti pli kreivema fronte al la amasmediaj bataloj kiuj tordas aŭ kaŝas la veron.

Krome, necesas neŭtraligi la staton de malsekureco kaj malfidon injektitan en popolaj sektoroj rilate la maldekstrajn registarojn.

Por multaj ĉeestantoj en la forumo, ekzistas imforma sieĝo de la transnaciaj amaskomunikiloj kaj trarompi ĝin estas unu el la esencaj taskoj de la grupoj kiuj rezistas kontraŭ la dekstra kaj novliberala bato en Latinameriko.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up