Díaz-Canel denuncas pruvojn pri milda puĉo kontraŭ Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-12-04 10:31:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Miguel Díaz-Canel, prezidento de la kuba respubliko        Foto/ Cubadebate

Havano, dec 4 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, denuncis  novajn pruvojn pri  la klopodoj provoki mildan puĉon kontraŭ la kariba insulo okaze de la ĵusaj okazintaĵoj de politika provoko.

Per mesaĝo publikigita en Tvitero, la kuba ŝtatestro diskonigis raporton de unu el la implikiĝintoj en perfortaj agoj kontraŭ vendejo en konvertebla valuto en Havano. 

 “Abdel Antonio Cárdenas atestis ke kiam la gejunuloj foriris el la ministerio de kulturo, li ricevis telefonalvokon por provoki eksplodan agon kiel “trarompi la vendejon de la strato 11 kaj 4, detrui ĝin, bruligi policiston, fari ion teruran”. Kubo sin defendas, skribis la kuba prezidento.

Alia dokumenta materialo dissendita de la nacia televido montras perfortulojn, kiuj aliĝis al grupo de gejunuloj de la kulturo dum la manifestacio okazinta pasintvendrede, kun la intenco ŝanĝi la trajtojn de tiu rendevuo.

Laŭ la raporto publikigita antaŭe, la esploroj malkaŝis ke en  tiu paca kunsido ankaŭ eniris civitanoj, kiuj realigis vandalajn agojn kontraŭ tiuj vendejoj, kiuj estis malfermitaj kiel alternativo de Kubo fronte al la usona sieĝo kaj la sekvoj de la Covid-19.

Laŭ la raporto, en la sociaj retejoj diversaj homoj pagitaj ekde Usono klopodas senvalidigi la dialogon okazintan inter gejunuloj kaj intelektuloj kun estraranoj de la ministerio de kulturo.

La implikiĝinto, Abdel Antonio Cárdenas certigis dum la esploroj, ke vendrede la 27-an de novembro, iu kontaktis lin por aliĝi al la manifestacio kaj instigis lin fari perfortaĵojn.

Kubo denuncis ke ĉiuj ĉi planoj malstabiligaj okazas, krome, en kunteksto de ekonomia krizo pro la akriĝo de la usona sieĝo kaj la sekvoj de la Covid-19.


Fonto: Granma, Prensa Latina
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up