Socialistaj deputitoj reaniĝas al la nacia asembleo venezuela.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-09-24 07:57:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Karakaso, 24 sep (RHK) La Socialista Unuiĝinta Partio de Venezuelo (PSUV) alianciĝinta al la Granda Patrolanda Fronto reaniĝis al la Nacia Asembleo (parlamento respektomanka) kiel parto de la klopodoj por paca kunvivado enlanda.

Post la partaj interkonsentoj subskribitaj de la ekzekutivo kaj diversaj opoziciaj organizaĵoj, hodiaŭ aniĝas al la leĝofara institucio la deputitoj aliĝintaj al la registaro de Nicolás Maduro por daŭrigi la interkonsentojn de la dialoga nacia sesio okazinta pasintsemajne.

La venezuela prezidento precizigis ke tiu ĉi propono trapasis konsultiĝan kaj pritaksan procezon. Ili kunportos proponojn al la Nacia Asembleo cele eltrovi interkomprenon kun kelkaj sektoroj por eligi ĝin el la konstitucia malrespekto antaŭ la Supera Kortumo de Justico (TSJ); ni ekpaŝos al dialogo kaj paco, emfazis Maduro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up