Bone progresas organizaj detaloj de la popola referendumo en Kubo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-01-25 08:40:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 25 jan (RHK) Pli ol 420 mil kubanoj laboras por garantii la sukceson de la popola referendumo pri la nova Konstitucio okazonta la 24-an de februaro, laŭ informis la prezidantino de la nacia elekta komisiono, Alicia Balseiro.

Laŭ la funkciulino, la nombro inkluzivas la elektajn aŭtoritatulojn, la kunlaborantojn kaj infanojn, pioniroj, kiuj kutime prizorgas la urnoj, raportas la informagentejo Prensa Latina.

Balseiro certigis en la televida programo Ronda Tablo, ke oni laboras en la organizaj detaloj kiam mankas unu monato por la konsultiĝo en kiu pli ol 8 milionoj da kubanoj voĉdonos por ratifi la konstitucion aprobitan la 22-an de decembro en la nacia parlamento.

En la referendumo  ankaŭ rajtas voĉdoni la  miloj da kubanoj kiuj plenumas oficialajn misiojn eksterlande, inkluzive de diplomatoj, kunlaborantoj kaj studentoj.

Jam estas kreitaj la kondiĉoj por tiu ĉi procezo kiu efektiviĝos en mil 51 kolegioj elektaj en 120 landoj, laŭ sciigis Marcos Rodríguez, prezidanto de la speciala elekta komisiono de la ministerio pri eksteraj rilatoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up