Kubo sin preparas por la referendumo pri la Kodo de Familioj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-07-29 07:47:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, jul 29 (RHK) Balotaj entoj je malsamaj niveloj daŭre formiĝas hodiaŭ en Kubo kadre de la preparoj por la popolareferendumo venontseptembre  pri la nova Familia Kodo, anoncis en gazetara konferenco Alina Balseiro, prezidantino de la Nacia Elekta Komisiono.

Pasintsemajne, la Nacia Parlamento aprobis la  version 25 de la leĝa teksto submetota je ĉi tiu demokratia ekzercado, por kiu la Nacia Elekta Konsilio kaj ĝiaj institucioj je malsamaj niveloj disvolvos trejnajn agojn kaj aliajn preparojn.

Elektaj konsilantaroj  ĝis la balotdistrikta nivelo komencis  trejni aŭtoritatojn kaj oficialulojn, ĝisdatigi balotlistojn, identigi kaj prepari balotejojn kaj aranĝi pilottestojn de komputilsistemoj.

La  aŭtoritatuloj anoncis, ke ankaŭ komenciĝis la kreado de helpaj grupoj por informtraktado, kontrolantoj kaj kunlaborantoj, kun la celo garantii rapidecon, kvaliton kaj travideblecon dum la tuta procezo.

Ĉi-okaze ili aliĝos al la jam identigitaj pli ol 21 000 elektejoj kolegioj, aliaj situantaj ekster la lando (por ke diplomatoj kaj internaciistaj laboristoj ekzercu siajn rajtojn), kaj ankaŭ  lokaj balotejoj por tiuj, kiuj pro certaj kialoj, estas ekster sia  loĝloko.

La publikigo kaj kontrolado de la balotlistoj okazos de la 15-a ĝis la 30-a de aŭgusto, dum la 11-an kaj 18-an de septembro okazos dinamika testo eksterlande kaj en Kubo.

Pasintsemajne la deputitoj de la Nacia Asembleo de Popola Povo konsentis, ke la Familia Kodo estos konsiderata kiel  aprobita, se ĝi ricevas la plimultan jesan voĉdonon (JES), pli ol 50% de la validaj balotoj deponitaj de la balotantoj.

Civitanoj pli ol 16-jaraj, kiuj partoprenas la referendumon, devas respondi la demandon: Ĉu vi konsentas kun la Familia Kodo?

Laŭ la Voĉdona Leĝo de la 13-a de julio 2019, en la Leĝdona Referendumo, civitanoj kun voĉdonaj rajtoj esprimas ĉu ili ratifas, aprobas, modifas aŭ nuligas certan leĝan dispozicion, per libera, egala, rekta kaj sekreta voĉdono.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up