Kontentige progresas en Kubo sanitara interveno per vakcinaj kandidatoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-05-25 10:27:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 25 (RHK) Meze de tre altaj nombroj da infektitoj kaj mortintoj - raportite de la ministro pri publika sano, José Angel Portal Mirada, en la kunveno de la Registara Laborgrupo por la kontrolo de KOVIM-19 - Kubo firme progresas en san-interveno komencita la 10-an de  majo per propraj vakcinaj kandidatoj en riskaj grupoj kaj teritorioj.

Fine de la 22a de majo, 774.212 homoj estis vakcinitaj tra la tuta lando: el ili 405.908 kiel parto de la Sanaj laboristoj, BioCubaFarma kaj aliaj riskaj grupoj, kaj 368.304 de la loĝantaro de la municipoj Regla, Guanabacoa, La Habana del Este kaj San Miguel del Padrón, en la ĉefurbo, kaj en  la Insulo de Junularo.

La procezo, diris Portal Miranda, daŭras laŭ  atendite. La provincoj Havano, Granma, Santiago de Kubo kaj Guantánamo, kiuj komenciĝis post la aliaj, progresis kiel ni antaŭvidis. Pinar del Río, Artemisa, Villa Clara, Cienfuegos, Las Tunas kaj Insulo de la Junularo jam kompletigis la unuan dozon en siaj riskogrupoj.

En la kunveno de la Portempa laborgrupo, estrita de la  Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, kaj ĉefministro Manuel Marrero Cruz, oni analizis la situacion de dek provincoj, kiuj ne sukcesas kontroli la malsanon: Pinar del Río, Artemisa, Havano, Mayabeque, Sancti Spíritus, Ciego de Ávila, Camagüey, Granma, Holguín kaj Santiago.

En la kazo de Pinar del Río - kiu raportis 68 pozitivojn lunde kaj multe pli alta nombro  marde - prezidento Díaz-Canel indikis,  pli precize taksis la decidojn  tie adoptitajn. Ili devas revizii la efikecon de tio, kion ili faras, ĉar en la lastaj kvin semajnoj la kontaĝoj ne ĉesis kreski, preskaŭ ĉiam super 50 tage. Se ili daŭrigos la pliiĝon de aktivaj kazoj, li diris, tiam ne povos daŭre izoli la  kontaktulojn.

Tio rilatas, li atentigis, al la sendisciplino farita en la teritorio kaj kompromitis la tutan faritan laboron. Díaz-Canel aludis al kokbatalo en la komunumo Sandino, kiu kaŭzis transigan eventon de granda amplekso.

Díaz-Canel avertis, ke la provinco Mayabeque  fariĝis la dua plej komplika en la lando - post Havano -, eĉ super Santiago, teritorio ankaŭ kun alta nombro da infektoj. En Mayabeque, la prezidento komentis, la kapablo izoli kontaktojn de konfirmitaj kazoj perdiĝis pro la nombro da pacientoj, kiujn ili raportas ĉiutage. Li memorigis, ke ĉi tiu izolado estis ĝuste la ŝlosilo al sukceso bremsi la malsanon.

Kubo, kiel multaj nacioj de la mondo, kaj precipe en Latin-Ameriko, spertas fortan ekaperon de la epidemio, meze de vakcina procezo, kiu ne ĉesas kaj kiu, laŭ aŭtoritatoj pri publika sano, devus atingi 70 % de ĝia loĝantaro  en aŭgusto.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up