Miguel Díaz-Canel gvidas laborviziton en Pinar del Rio.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-06-27 09:12:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto

Pinar del Rio, 27 jun (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel kune kun membroj de la ministra konsilantaro, plenumas ĉi-ĵaŭde laborviziton al la okcidenta provinco Pinar del Rio.

Kelkajn semajnojn antaŭe, la prezidento same laborvizitis la orientan provincon Holguín, unu el la ĉefaj produktivaj, industriaj kaj turismaj centroj de la insulo.

La kuba ŝtatestro havas kiel laborstrategion plenumi laborvizitojn tra la tuta lando por konstati surloke la evoluigon de prioritataj programoj en sociaj kaj ekonomiaj sferoj, kaj li efektivigas laborkunsidojn kun gvidantoj lokaj kaj dialogas kun la loĝantaro.

Ĉi-foje, li estas  en Pinar del Rio, la plej okcidenta provinco, kiu  elstaras pro ties belaj pejzaĝoj, interalie, la monde fama Valo de Viñales, kaj krome, tie estas kultivata la plej prestiĝaj rikoltoj de tabako el kiuj estas produktataj la plej konataj cigarmarkoj, tre aprezataj en la internacia merkato. (fonto PL)Viñaes



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up