Kubo celebras la centjariĝon de la elstara baletistino Alicia Alonso

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-12-21 07:41:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, dec 21 (RHK) La nacia baleto de Kubo festis ĉi-dimanĉe la jarcenton de la naskiĝo de Alicia Alonso per kultura vespero omaĝa en kiu dividis la scenejon kun aliaj elstaraj kompanioj de la lando.

Laŭ raportis Prensa Latina, la spektaklo okazinta en la Granda Teatro de Havano Alicia Alonso, komenciĝis kun fragmentoj de la dua akto de Giselle kaj aliaj klasikaj koreografioj de Alberto Alonso.

Samtempe, la nacia simfonia orkestro omaĝis la baletistinon per koncerto en la Nacia Teatro de Kubo kaj sur la fasadoj de havanaj konstruaĵoj oni projekciis filmajn bildojn de interpretoj faritaj de Alicia Alonso.

Aliflanke, artistoj kaj intelektuloj  ĉefrolas en la omaĝoj farotaj hodiaŭ, kiam oni rememoras por la unua fojo la Iberoamerikan Tagon de la Danco, deklarita por elstarigi la centjariĝon de ties naskiĝo la 21-an de decembro.

fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up