Bruno Rodríguez akceptas adjunktan ministron de Japanio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-09-06 07:58:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 6 sep (RHK) La kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez, akceptis la ĉefan adjunktan ministron por eksterlandaj aferoj de Japanio, Kazuyuki Yamazaki, kiu prezidas delegitaron de la azia lando partopreninta la XV-a politikan konsultiĝon interministerian.

Laŭ informis la kuba ministerio pri eksteraj rilatoj, la renkontiĝo okazis en afabla etoso kaj ambaŭ funkciuloj konstatis la bonan staton de la reciprokaj rilatoj.

Ili ankaŭ konfirmis la oportunecon de la omaĝoj pro la 90-a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj por pli ampleksigi la amikajn kaj kunlaborajn ligojn inter la du landoj.

Antaŭe, la koncerna vizitanto renkontiĝis kun la vicministrino pri eksteraj rilatoj Anayansi Rodríguez okaze de la konsultiĝo interministeria.

En la renkontiĝo ambaŭ diplomatoj reviziisla reciprokajn rilatojn, la kunlaboron kaj komunan agadon en la internaciaj organoj, krom aliaj temoj de la internacia kaj regiona tagordo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up