Akceptas Raúl Castro la hispanan eksprezidenton José Luis Rodríguez Zapatero.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-02-26 07:54:21

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba prezidento Raúl Castro akceptis en Havano la hispanan eksprezidenton José Luis Rodríguez  Zapatero, kiu vizitas la insulon.

Dum la renkontiĝo ili pritraktis temojn de intereso regiona kaj internacia, samkiel la historiajn ligojn ekzistantajn inter ambaŭ landoj.

La eksprezidenton akompanas la eksministro pri eksteraj rilatoj Miguel Ángel Moratino; ambaŭ renkontiĝis antaŭe kun la kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez Parrilla.

Flanke de Kubo partoprenis Rogelio Sierra Díaz, vicministro pri eksteraj rilatoj kaj Elio Rodríguez Perdomo,  direktoro pri Eŭropo kaj Kanado de la sama ministerio.

Zapatero, kiu estas gvidanto de la hispana laborista socialista partio (PSOE), estis prezidento de Hispanio dum du periodoj sinsekvaj, ekde 2004 ĝis 2012.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up