La hispanaj reĝoj vizitos la belartan muzeon antaŭ ol vojaĝi al Santiago de Kubo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-11-14 08:06:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Memportreto de Goya
Havano, 14 nov (RHK) La reĝo Felipe VI-a de Hispanio, kaj lia edzino, Letizia, vizitos hodiaŭ la nacian muzeon de belartoj kie ili pruntedonos memportreton de la hispana pentristo de la 18-a jarcento, Francisco de Goya. La pentraĵo konata kiel malfrua verko, de Goya 69-jara, estos prezentita dum monato ekde ĉi-ĵaŭde, post la speciala prezento por la reĝoj, kiuj plenumas oficialan viziton kadre de la celebroj por la 500-a jubileo de la kuba ĉefurbo, laŭ raportas la informagentejo Prensa Latina. Antaŭ ol vojaĝi al la orienta provinco Santiago de Kubo, la reĝoj ankaŭ vizitos la centron de imunologio molekula, institucio bioteknologia de fermita ciklo, kiu okupiĝas pri bazaj esploroj por kuracado de kancero kaj aliaj aŭtoimunaj malsanoj. Ĉi-merkrede, Felipe VI-a investis la historiiston de Havano, Eusebio Leal, per la Granda Kruco de la Reĝa kaj Elstara Ordeno Hispana de Karlo la III-a, kaj vizitis diversajn lokojn de la historia centro de tiu ĉi urbo. Tiu ĉi estas la unua oficiala vizito de hispana reĝo al Kubo; lia antaŭulo, Juan Carlos I, vizitis Havanon en 1999 por partopreni la iberoamerikan pintkunsidon de tiu jaro; kaj en 2016 li venis kiel emerita reĝo por la funebraĵoj de la historia gvidanto de la Revolucio, Fidel Castro. Kubo kaj Hispanio subtenas gravajn ligojn ekonomiajn, komercajn, de investoj kaj kunlaboro, kio metas la eŭropan landon en la pozicio de tria komerca partnero de la insulo.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up