La kuba prezidento pritraksis evoluon de ekonomiaj programoj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-01-15 08:59:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto(d) kaj Manuel Marrero, la ĉefministro (m)

Havano, jan 14 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel kaj la ĉefministro Manuel Marrero, pritaksis la programojn de rekuperiĝo kaj evoluigo de fervojoj, esploro kaj prospektorado de kruda petrolo, interalie.

Laŭ raporto de la nacia televido, dum la kunsido estis ankaŭ pritaksitaj la evoluigo de fremdaj investoj en la ministerioj de industrio kaj interna komerco.

La direktoro de la fervoja unuiĝo, Eduardo Hernández, informis pri la transportado de kargoj kaj pasaĝeroj, la disponebleco de la fervoja parkadejo, la rehabilitigo kaj modernigo de la fervoja infrastrukturo.

Oni analizis la programon de petrolproduktado kaj kontrolis la rezultojn de la tertremaj esploroj tiucelaj.

La prezidento petis pli forte impulsi la evoluigon de renovigeblaj energifontoj, esence la fotovoltan kaj labori en la muntado de sunpaneloj en konstruaĵoj.

Aldone, aliaj pritraksitaj programoj rilatis al investoj fremdaj en la ministerio de industrio, en la metalurgio, la poligrafia industrio kaj la nova linio de fridujoj ĉinaj muntata en la centra provinco Villa Clara.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up