La Revolucio kredas je siaj junuloj,

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-04-05 11:03:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

12-a kongreso de junaj komunistoj. Foto: Granma

Havano,  apr 5 (RHK) La defioj restas enormaj sed la Revolucio kredas je junuloj,  esprimis ĉi-ĵaŭde Miguel Díaz-Canel Bermúdez, Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidrnto de la Respubliko, en la Fermo de la XII-a Kongreso de Unuiĝo de Junaj Komunistoj (UJC).

La prezidento transdonis la salutojn de la generalo de la armeo Raúl Castro Ruz, gvidanto de la Kuba Revolucio, kiu laŭdis la kvaliton de la evento samtempe reliefigante la profundon kaj sindevontigon en la debatoj estigitaj, kio laŭ lia opinio pruvas la kialon, kiu ĉiam akompanis al Ĉefkomandanto Fidel Castro meti sian fidon al la novaj generacioj.

Díaz-Canel emfazis, ke la UJC havas la taskon daŭre esti la avangardo de ĝoja kaj profunda junularo kaj unuigi kaj motivigi la junularan universon sub siaj flagoj, preter sia aniĝo al la organizo.

Li atentigis, ke oni parolis sen eŭfemismoj pri la dolora elmigrado de la juna loĝantaro, kiu trapasas la kuban nacion, sed ankaŭ estas tempo por paroli pri tiuj, kiuj estas ĉi tie nun, tiuj, kiuj subtenas la landon kaj la Revolucion per siaj klopodoj sub la sama ekonomia neceso, kiun la ekonomia blokado trudas al ni.

Ili estas tiuj, kiuj transsaltas la malĝojojn kaj efikojn de la ekonomia, kultura kaj politika milito kiu estas aplikata al ni kaj eliras ĉiutage por batali por fari Kubon pli bona lando, li aldonis.

La ŝtatestro memorigis, ke en diversaj kuntekstoj, junularo havis la ŝancon pruvi sin kiel la plej bonaj revoluciuloj kaj pro tio, ili elstaris kiel bonaj homoj karakterizitaj per ĉiam serĉado de la propra bonfarto, de la Patrujo, de la socialisma Revolucio.

La revolucia procezo havas la defion defendi la laboron laŭ la maniero kaj stilo de ĉiu generacio decidita daŭrigi ĝin kaj la heredaĵo kaj ekzemplo, kiu donas al gejunuloj la historian privilegion ĉeesti la Centjariĝon de Fidel en nur du jaroj, ne povas esti apartigita de ĉi tio, li insistis.

Kadre de la elekta procezo, la nova sekretariejo por la periodo 2024-2029 estis prezentita kun alta nivelo de renovigo; estis elektita por gvidi la organizon,  Meyvis Estévez Echeverría, kiu  ĝis nun funkciis kiel dua sekretario.

Estévez Echeverría legis kaj transdonis  deklaron de la kuba junularo al José Ramón Machado Ventura, Komandanto de la Ribela Armeo, kiu ricevis ĝin por transdoni al  la armegeneralo Raúl Castro Ruz, gvidanto de la Kuba Revolucio.

Per la dokumento la delegitoj esprimis la volon de la nuna generacio resti fidela al la heredaĵo de la herooj kaj heroinoj, kiuj ilin antaŭis, kaj samtempe ne lasi la instruon kaj ekzemplon de Fidel morti aŭ seniluziigi, okaze de lia centjariĝa festo en 2026.

Alia elemento kiu transcendis estis la deklaro denuncanta la genocidon faratan de  la Cionisma Ŝtato de Israelo kontraŭ la popolo de Palestino,  en defendo de la rajto ekzisti digne en sia propra tero kaj enfazis la volon respondi el la bazaj strukturoj de la UJC  en prioritata, konstanta kaj proksima vojo al junaj palestinanoj studantaj en Kubo.

La plenkunsido forte kondamnis la komplican subtenon de la usona imperiismo al la krimo, kiu malhelpis la serĉon de justa kaj daŭra solvo de la konflikto, pri kiu la plej granda el Antiloj neniam restos indiferenta.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up