Malmuntas Kubo fuŝan kampanjon kontraŭ sia jura sistemo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-02-08 07:42:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 8 (RHK) Post la denunco pri media kaj politika manipulado rilate al aresto de José Daniel Ferrer, dungito subtenata kaj instrukciita de la usona registaro, aro da falsaĵoj estis distrumpetitaj kun la celo senkreditigi la juran sistemon de la insulo.

La nomata “gvidanto” opozicia estas defendata de mafiuloj kontraŭkubaj en Usono, kiuj eĉ asertis ke la prezentitaj pruvoj de Kubo, estis falsaj. La jam antaŭaj videomaterialoj ankaŭ elsenditaj en la nacia televido,  montras ke li bone fartas.

Ĉi-pasintan vesperon la nacia televido prezentis novan kaj ampleksan raporton pri la menciita kontraŭkuba kampanjo kreita de la usona registaro kaj ties lakeoj, kiu estiĝis pro la aresto de la deliktulo konstraŭrevolucia Ferrer García.

Ferrer estas akuzita pro sekvestro kaj delikto de vundoj. Li estis juĝita kun ĉiuj garantioj de la leĝo. Lia aresto obeas al provizora enkarcerigo ĝis la momento de la jura verdikto, klarigis la prokuroro.

Estis informite ke la peto jura por la akuzito estas je 9 jaroj, ne nur pro la menciitaj deliktoj, sed pro tio ke en la momento de novaj deliktoj li estis en libereco per “permeso eksterjura” kaj liaj antaŭaj karcerpunoj ne estis plenumitaj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up