Altnivela fermo de la internacia kongreso Universidad 2020

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-02-14 08:03:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 14 (RHK) La XII-a kongreso internacia Universidad 2020 finiĝas hodiaŭ en tiu ĉi urbo kun la sindevigo de siaj pli ol 2 mil delegitoj starigi la Tagordon 2030 por daŭripova evoluo.

Dum kvintaga sesio intensa en la Kongresa Palaco de Havano, oni agnoskis la gravecon de la celaro de tiu ĉi plano de tutmonda evoluigo aprobita de la Ĝenerala Asembleo de UN subskribita de 193 landoj, raportas la informagentejo Prensa Latina.

Reprezentantoj de 50 landoj dividis bonajn praktikojn, spertojn, prezentis la defiojn alfrontatajn de siaj universitatoj kaj landoj, plejparte damaĝitaj de la ekonomia krizo, kiu rekte vipas la klerigadon tutmonde.

Ĉi-vendrede, unu el la sesioj allogaj de la evento estos la fakulgrupo pri “Martí, Che kaj Fidel. La universitato kaj daŭripova evoluo.” Ĝin partoprenos la direktoro de la oficejo de la Marti-a programo kaj prezidanto de la kultura societo José Martí, dro. Eduardo Torres Cueva.

En la ferma sesio ankaŭ partoprenos la historiisto de Havano, dro. Eusebio Leal kaj la prezidanto de la Domo de Amerikoj, la kuba verkisto Abel Prieto.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up