Laŭdas reprezentanto de OMS en Havano adoptitajn regulojn de Kubo fronte al Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-08 09:47:15

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, apr 8 (RHK) José Moya, reprezentanto de la Monda Organizo pri Sano (OMS) en Kubo laŭdis la korektajn decidojn de la kariba lando en la batalo kontraŭ Covid-19.

Dum gazetara konferenco okaze de la Monda Tago pri Sano, memore al la fondo de tiu organizo en 1948, Moya elstarigis ke en la kuba teritorio oni konstatas ke grava elemento estas la komunikado por ke la loĝantaro estu bone informita pri la evoluo de la pandemio ene kaj ekstere de Kubo.

Li aldonis ke la insulo adoptis grupon da decidoj tre bonaj, aparte pri la socia izoliĝo de la suspektemaj kazoj kaj la vojaĝantoj revenantaj de eksterlande, krom la fermo de lernejoj kaj universitatoj.

Moya laŭdis la eksterordinaran laboron faratan de la kubaj flegistoj,  tre speciale en la nuna sanitara cirkonstanco.

La funkciulo memorigis ke la OMS dediĉas apartan rekonon en la jaro 2020 al la flegistoj de la tuta mondo pro la klopodoj kaj sindediĉo  transdonante valorajn servojn.

Li agnoskis la eksterordinaran laboron de la  instituto de tropika medicino Pedro Kourí, kiun li taksis referenca centro ne nur en Kubo, sed je monda nivelo pro ĝia alta teknika nivelo kaj la laboratoriaj kondiĉoj, kiu gardas tre kapablan personaron.

 


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up