Krom la Covid-19, la kuba registaro prizorgas aliajn sociekonomiajn problemojn.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-17 09:26:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel kaj Manuel Marrero, kubaj prezidento kaj ĉefministro

Havano, apr 17 (RHK) Meze de la nuna scenejo altrudita de la Covid-19 en la insulo, la prezidento Miguel Díaz-Canel kaj la ĉefministro Manuel Marrero, gvidis laborkunsidon pere de videokonferencoj kun la guberniestroj, vicguberniestroj kaj la intendento de la speciala municipo Insulo de Junularo; Tie oni traktis temojn trascendajn por la sociekonomia vivo de la lando, kun aparta atento al la agadoj kaj regulaĵoj por preventi kaj alfronti la novan kronviruson.

Oni ankaŭ pritaksas  la plenumon de la integralaj planoj por alfronti la urbo-planisman regulaĵojn, kiu estis analizitaj jam fine de 2019, flanke de la lokaj administracioj  en provincoj kaj distriktoj, kie Havano havas la plej grandan nombron, raportis la gazeto Granma.

La vicunua ministrino Inés María Chapman taksis ke plej multe da incidentoj en la nuna scenejo devenas de la translokiĝo de personoj al specifaj regionoj, kie oni impovizas loĝejojn; tiun okazaĵon oni devas tuj alfronti, klarigis la ministrino, ĉar tio ne nur kreas malleĝajn agojn rilatajn al la bazaj servoj por la loĝantaro, sed komplikas la batalon kontraŭ la nuna epidemiologia situacio travivata de la lando.

Oni elstarigis ke en la nuna kunteksto, la programo de la loĝejoj daŭre estas prioritato kaj tiucele oni devas eltrovi ĉiujn variantojn por evoluigi la konstruadon de novaj loĝejoj.

La ĉefministro insistis ke tiu ĉi estas esenca temo pri kiu oni devas daŭre kontroli kaj renversi la situacion kun kritika kaj realisma rigardo al la temo  por koncentriĝi pri ĉio ankoraŭ ne farita.

La kuba prezidento komentis ke ni proksimiĝas en la venontaj 15 tagoj al la plej kompleksa situacio de la pandemio en la lando, kaj tial, estas nepre labori pli rigore, discipline kaj detale.

La prezidento klarigis ke oni kreas novajn kapacitojn de intensiva terapio kaj oni laboras en la selektado kaj trejnado de la kuracistaj teamoj, kiuj laboros en tiu institucio.

Li insistis pri la bezono ĉiam protekti la sanlaboristoj kaj ilin prepari por regi la procedurojn kaj kutimojn, kiuj  nepre devas esti aldonitaj al la laboro.

La prezidento insistis pri la bezono eviti homamasiĝon kaj tiel estas esence organizi la aĉet-vicojn kaj proksimigi la produktojn al la komunumoj, same pri apotekoj per uzo de portanto-servoj helpe de vundeblaj personoj.

Li ankaŭ emfazis pri la socia komunikado en tempoj de pandemio, kaj tiel oni devas oportune informi per la oficialaj retejoj de la urboj kaj municipoj rilate la evoluon kaj batalon kontraŭ la pandemio ne nur enlande, sed ankaŭ en ĉiu teritorio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up