Oni analizas strategiojn por plifortigi sistemojn pri nutraĵoj en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-07-06 08:15:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Manuel Marrero, Ĉefministro de Kubo

Havano, jul 6 (RHK) La Ĉefministro de Kubo, Manuel Marrero, prezidis ĉi-merkredon la eksterordinaran kunvenon de la Nacia Komisiono por  Suvereneco kaj Sekureco Nutraj.
En la kunveno, okazigita en la Palaco de la Revolucio, oni diskutis strategiojn por plifortigi lokajn manĝo-sistemojn en ĉiuj teritorioj de la kariba nacio.

La registarestro atentigis, ke, pro la financaj limigoj alfrontitaj de la lando, la efikoj de la klimata ŝanĝiĝo kaj la tutmonda nutra krizo, la leĝo pri Nutraĵa Suvereneco de la insulo enfokusigas sian enhavon en la organizado de agantoj, procezoj kaj rimedoj ligitaj al la produktado, transformo kaj komercigo de agrikulturaj produktoj en la teritorioj.

Dum la kunveno, en kiu partoprenis ankaŭ la vicprezidento de la lando, Salvador Valdés, oni ankaŭ emfazis la gravan rolon, kiun devas ludi la komisionoj kreitaj en la provinca kaj urba niveloj por taksi tiun ĉi aferon, raportis la Prezidanteco en sia retejo.

Koncize karakterizante la hodiaŭan situacion de nutraĵekvilibroj en Kubo, la vicministro pri Ekonomio kaj Planado, Roberto Pérez, klarigis, ke la ĉefa kaj sola fonto de plej multaj produktoj estas importitaj manĝaĵoj, kaj la fontoj de nacia produktado estas reduktitaj, kun tre malaltaj niveloj kaj malaltaj rendimentoj.

Ĉi-rilate, la Vicĉefministro de la Respubliko, Jorge Luis Tapia, emfazis la rezervojn kaj potencialon de la pli ol sep mil komunumoj en la lando por produkti manĝaĵojn daŭripove.
Li klarigis, ke ekzistas la ĉefa potencialo por produkti la manĝaĵojn, kiujn la lando bezonas.

“Ni devas kompreni la gravecon produkti nutraĵojn por suvereneco; ni devas fariĝi lando de produktantoj, ĉar ni estas lando de konsumantoj”, emfazis Tapia.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up