Komenciĝos klinika provo fazo II per vakcina kandidato Soberana en Cienfuegos

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-07-24 11:59:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Cienfuegos, jul 24 (RHK) Ekos klinika provo fazo II por pritaksis la imunan respondon de la vakcina kandidato Soberana 01 kompare kun la imuna respondo de Soberana 02.

La drino. Dagmar García, direktorino pri esploroj de la Instituto Finlay de Vakcinoj, vojaĝis al la centrosuda provinco Cienfuegos, kie ŝi klarigis ke dum la provo oni aplikos skemojn de du dozoj plus unu refortiga kun Soberana Plus en intertempoj de 28 tagoj.

La klinika provo inkluzivos 1 166 volontulojn de 19 ĝis 80 jaroj; grupo estos vakcinita per Soberana 01 kaj alia grupo per Soberana 02 en kvar vakcinejoj en cent personoj ĉiutage, inter la du poliklinikoj nomataj Manuel Pitty Fajardo en la municipaj ĉefurboj Cruces kaj Palmira, laŭ klarigis García Rivera.

Ŝi klarigis ke la volontuloj apartenas al la loĝantaro de tiuj san-areoj kaj ili estos kunvokitaj, inkluzive de personoj kun malsanoj klinike kontrolitaj ( hipertensio, diabeto kaj astmo).

Ne estos inkluzivitaj tiuj, kiuj jam suferis la malsanon, ĉar ili ricevas aliajn kuracadojn kun imunomodulaj kuraciloj, ankaŭ ne estos pacientoj kun kancermalsanoj kaj aktivaj kuracadoj, nek gravedulinoj nek man-nutrantaj virinoj.

“Neniu vakcina kandidato enhavas tiomersalon, kaj tial, povus esti vakcinitaj personoj alergiaj al tiu substanco. Oni ne uzos placebon kiel komparilon", klarigis la fakulino.

Dagmar García emfazis ke tiu ĉi provo estas strategio de klinika disvolvo de kelkaj vakcinaj kandidatoj. Ĝi ebligos alfronti per alternativoj de vakcinaj kombinoj, la cirkuladon de novaj variantoj de la viruso Sars-cov-2: “Ĝi devas avanci samtempe ol la epidemio avancas”.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up