Havano rekomencas la interrompitan lernokurson pro la Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-02 10:02:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 2 (RHK) La kuba ĉefurbo rekomencas hodiaŭ la lernejan kurson 2019-2020 por fini la akademian ciklon ĉeestan, kiu estis interrrompita la 24-an de marto pro la pandemio.

Laŭ estis informite de la havanaj aŭtoritatuloj en televida elsendo,  Yoani Falcón, direktorino pri edukado, oni bezonas kvin semajnojn por fini la lernejan jaron kaj ĉiu nivelo ĝenerala havas enhavajn alĝustigojn.

Ŝi precizigis ke en la provinco oni plenumis diversajn agojn por riparoj kaj plutenado de la centroj por malfermi 1209 lernejojn kaj atenti la enskribiĝon de 314 mil studentoj.

Hodiaŭ komenciĝas la kurso 2020-2021 en la plimulto de la provincoj, escepte de Pinar del Rio, okcidente, Ciego de Ávila kaj Sancti Spiritus, ambaŭ en la centro, kiuj prezentas reaperon de la nova kronviruso.

La teritorioj kiuj ne povas rekomenci ankoraŭ, oni pritaksas la aldonan tempon bezonatan por plenumi la docentan agon kaj ĉiu lernejo devas tion alĝustigi.

Laŭ klarigis la ministrino pri edukado, Ena Elsa Velázquez, specialistoj de la sektoro partoprenis en la ellaboro de la enhavaj adaptoj por la nova akademia ciklo, kiu estos komplementita per studplano, kiu enhavas ĉiujn edukajn nivelojn.

Temas pri alispeca kurso, markita de la spertoj de la batalo kontraŭ la Covid-19, kaj tial oni alvokas ĉies plenumon de la higienaj reguloj, kune la lernejo kaj la familio. 
 

fonto: Granma-PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up