Inaŭguro de Vuinex por faciligi fremdajn investojn en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-04 09:39:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 4 (RHK) Ĝis la fermo de oktobro 2020 per la Unusola Giĉeto de Fremdaj Investoj (Vuinex) nialande, oni mastrumis pli ol 130 demarŝojn kaj evoluigis proksimume 50 interesoj de potencialaj investantoj,  rilataj al la sektoroj de industrio, konstruado, transporto, renovigebla energio kaj produktado de nutraĵoj.

Tiel estis informita de Rodrigo Malmierca, ministro de ekstera komerco kaj fremdaj investoj (Mincex), dum la inaŭguro de la konstanta sidejo de Vuinex, situanta en la sidejo de la ministerio mem en Havano. 

La ministro  taksis tiun giĉeton kiel kontribuo por impulsi la negoceblecojn kaj faciligos ĝiajn konkretiĝojn, kongrue kun la celo allogi fremdajn kapitalojn kaj vigligi la ekonomian kreskon en Kubo.

Dum la venontaj tagoj oni starigos, pruve, platformon informatikan por ke la procezoj efektiviĝu interrete.
 
Ekde la pasinta januaro oni aprobis la malfermon de Vuinex en provizora sidejo, donis facilaĵojn al la investantoj kaj mallongigis la tempolimojn por aprobi la rajtigilojn, emfazis la ministro.


fonto: Granma



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up