Ĉeestas Raúl kaj Díaz-Canel la sesiojn de la kuba parlamento

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-12-16 13:27:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, dec 16 (RHK) Kun la ĉeesto de la generalo de armeo Raúl Castro, unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio, kaj la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, sesias hodiaŭ la 6-a ordinara laborperiodo de la IX-a leĝofaro de la Nacia Asembleo.

Dum tiu ĉi tago, la deputitoj ekscios pri la kontribuoj de la kuba scienco en la batalo kontraŭ la Covid-19, temo pri kiu la ministerio de publika sano prezentos aktualiĝon. 

Kubo kreis dum la periodo pli ol 700 esplorojn por fronti la pandemio, kiu fine de la 14-a de decembro sumas 9 588 kontaĝojn, 8 592 jam rekuperiĝintojn kaj 137 forpasintojn.
 
Aliflanke, Esteban Lazo Hernández, prezidanto de la Nacia Asemblo de la popola povo asertis ke tiu ĉi periodo estas markita de la agresemo de la usona registaro obsedita pri detruo de la kuba revolucio. 

Pri la temo, la parlamentestro precizigis ke ili aplikas metodojn de nekonvencia milito, uzas dungitajn soldatojn kaj la popolo jam travivis la kontraŭpatrolandan senton de tiuj aĉuloj. 

La kubaj deputitoj ratifas sian decidon defendi la Revolución, tiel ke la suvereneco kaj sendependeco de la lando ne havas prezon, li emfazis. 

Inter la temoj de la sesio estas ankaŭ la ekonomio  kiel interna komerco kaj rezultoj de la sukera kaj agrobruta sektoroj. 

En la laborsesio partoprenas grupo da invititoj kiuj gvidas diversajn sciencajn projektojn.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up