Franca akademiano urĝigas Biden ĉesigi la blokadon kontraŭ Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-06-14 11:45:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Salim Lamrani

Havano, jun 14 (RHK) La franca akademiano kaj eseisto Salim Lamrani asertis, ke la usona ekonomia blokado kontraŭ Kubo reprezentas atakon al la suvereneco kaj memdecido de la popoloj, kaj li postulis, ke prezidanto Joe Biden forigu ĝin.

Ĉi tiu Vaŝingtona politiko kontraŭas la elementajn principojn de publika internacia juro, avertis la ankaŭ universitata profesoro en intervjuo kun Prensa Latina, kiu konsideris la sieĝon truditan dum pli ol ses jardekoj la ĉefan obstaklon al la ekonomia disvolviĝo de la insulo.

Laŭ Lamrani, la pozicio de Usono malhavas legitimecon eĉ en militaj tempoj, ĉar kvankam ĝi efikas sur ĉiujn sektorojn de la kuba socio, ĝi faras tion aparte en areoj kiel sano kaj manĝaĵo, damaĝante unue la vundeblajn loĝantarojn, tio estas maljunuloj, infanoj kaj malsanuloj.

Nek la  eksterteritoria aŭ retroaktiva leĝaro estas akceptebla, kiel la leĝoj Torricelli kaj Helms-Burton, parto da sankciaro kontraŭ la kariba lando, kiu celas ŝanĝi ĝian politikan kaj sociekonomian sistemon, kaj konsistigas atakon kontraŭ ties suvereno kaj memdecido,  li insistis.

Pri la akrigo de la blokado kun pli ol 240 regulaĵoj fare de la registaro de Donald Trump, li bedaŭris, ke ties posteulo en la Blanka Domo, Joe Biden, subtenas  ĝin daŭre.

La sola agado de la nuna registaro estis meti Kubon sur la liston de landoj, kiuj ne kunlaboras en la batalo kontraŭ terorismo, kio estas skandalo, kiam oni konsideras la fakton, ke Kubo ekde 1959 reprezentas la ĉefan celon de la terorismo en Latin-Ameriko, venanta ĉefe el Usono, Lamrani emfazis.

La franca intelektulo instigis prezidanton Biden respekti internacian juron, la suverenan rajton de la kuba popolo elekti sian propran destinon kaj la majoritatan volon de la internacia komunumo kaj de la usonaj civitanoj mem favore al ĉesigo de sankcioj. Lamrani diris al Prensa Latina, ke la centro de la disputo estas la fakto, ke Usono rifuzas akcepti la realon de suverena kaj sendependa Kubo post pli ol ses jardekoj de la Revolucio.

- Ĝi estas patologio, de kiu la Blanka Domo ne povas resaniĝi. Ĉiuj retorikaj elementoj uzataj de Vaŝingtono por pravigi sian malamikecon ne rezistas analizon. La realo estas, ke Usono ankoraŭ ne digestis la triumfon de la Kuba Revolucio de 1959 kaj esperas povi reakiri la insulon kaj meti ĝin denove en sian regionon de influo.

Por la studemulo de Kubo-Usonaj rilatoj, la monda potenco volas klarigi, ke pretendi la rajton je plena sendependeco havas prezon.

"José Martí jam avertis siatempe, kiam li atentigis, ke libereco kostas tre multe kaj necesas rezigni vivi sen ĝi aŭ decidi akiri ĝin je ĝia prezo," li aldonis.


Fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up