Ministro pri Kulturo denuncis en Argentino usonajn agresojn kontraŭ Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-11-12 15:57:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bonaero, nov 12 (RHK) La kuba ministro pri kulturo, Alpidio Alonso, denuncis en Argentino la fortan amaskomunikilan militon kaj la ekonomian, komercan kaj financan blokadon de Usono kontraŭ sia lando.

Parolante antaŭtage en internacia kunveno por memorfesti la du jardekojn de la Kultura Centro por Kunlaboro, en ĉi tiu ĉefurbo, Alonso kondamnis la revigliĝon de ĉi tiuj atakoj dum la pandemio de Kovim-19, kiujn li priskribis kiel oportunisma.

Krome, li pridubis la inkludon de la insulo en listo de kvazaŭaj sponsoroj de terorismo ellaborita fare de Vaŝingtono.

Malgraŭ ĉio ĉi, Latin-Ameriko povas daŭre kalkuli je la Kuba Revolucio, kiu daŭrigas kun la kapo alte kaj sur la piedoj, li asertis.

Aliflanke, li rekomendis regionan integriĝon kaj elstarigis la rolon de kulturo en emancipaj kaj transformaj proponoj.

Ni povos alfronti la kolonian ondon nur se ni unuiĝos en la tasko semi ideojn kaj konsciiĝon, li atentigis.

Siaflanke, la fama kuba intelektulo kaj prezidanto de domo Casa de las Américas, Abel Prieto, denuncis la rolon de la grandaj amaskomunikiloj kaj sociaj retoj en la atakoj kontraŭ sia nacio kaj en agresoj kiel la puĉo kontraŭ la eksa bolivia prezidento Evo Morales.

En la nuna kunteksto, ni devas kunordigi kernojn de kultura rezisto por antaŭenigi humanigan agon. Ni devas batali por krei tranĉeojn da ideoj, kiuj pli valoras ol tiuj faritaj el ŝtono, li atentigis.

Ni devas fari la neeblan por ke niaj veroj estu aŭdataj kaj alfrontu malaman parolon, maltoleremon kaj faŝismon, li aldonis.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up